Moska rozo
Moska rozo aŭ Rosa-Moschata-hibridoj estas modernaj arbustorozoj, kiuj estis breditaj el la sovaĝrozo Rosa multiflora. Ili floras kelkfoje kaj taŭgas por heĝoj. Tial ili estas ŝatataj en ĝardenoj kaj parkoj.
moska rozo | |
---|---|
![]() Rosa 'Mozart' | |
Specio | Rozo |
Grupo | moska rozo |
Konata ekde | 1937 |
Kultivisto | Lambert |
Deveno | |
Germanujo | |
Listo de rozkultivaroj | |
La el Azio veninta Rosa moschata estas rigardata en specialistaj rondoj kiel ne plu trovebla specio. La germano Peter Lambert (1859-1939) kaj la angla anglikana pastro Reverend Joseph Pemberton (1852-1926) uzis komence de la 20-a jarcento kiel patrina kultivaro 'Aglaia' por bredi kelkfoje florantajn arbustorozojn. Pemberton supozis, ke 'Aglaia' estis Moschata-hibrido. La moskaj rozoj ankaŭ nomiĝas Lambertiana-rozoj aŭ Pemberton-rozoj.
La plej multaj moskaj ozoj floras tra la tuta somero kaj eligas intensan odoron. Neplenaj kultivaroj ankoraŭ havas karakteron de sovaĝaj rozoj kaj tial taŭgas por natursimilan ĝardenon.
Kultivaroj (selekto)
redakti- 'Ballerina', Bentall 1937
- 'Buismans Triumph' Buismann, 1953
- 'Dupontii', Dupont, ca. 1817
- 'Felicia', Pemberton 1928
- 'Heinrich Conrad Söth',1919
- 'Heideröslein', 1932
- 'Menja', Petersen 1960
- 'Pax', Pemberton 1918
- 'Penelope', Pemberton 1924
- 'Prosperity', Pemberton 1917
- 'Trier', Lambert 1904
- 'Vanity', Pemperton 1920
- 'Wilhelm', Kordes 1934
- 'Will Scarlet', Hilling 1948
-
'Ballerina'
-
'Buismans Triumph'
-
'Dupontii'
-
'Menja'
-
'Wilhelm'