Rowett Research Institute
La Rowett Research Institute (trad. Esplora Instituto Rowett) estas esplora instituto pri la studado de nutrado kaj manĝaĵoj, lokita en Aberdeen (Skotlando).
Rowett Research Institute | ||
---|---|---|
esplora institucio | ||
Komenco | 1913 vd | |
Geografia situo | 57° 11′ 6″ N, 2° 11′ 34″ U (mapo)57.185-2.19277778Koordinatoj: 57° 11′ 6″ N, 2° 11′ 34″ U (mapo) | |
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Situo | Aberdeen City | |
| ||
Historio
redaktiĜi estis fondita en 1913, kiam la universitato de Aberdeen kaj la Scottish Agricultural College interkonsentis, ke oni fondu "Instituton por Esplorado de Animala Nutrado" en Skotlando. La unua estro estis John Boyd Orr, kiu poste fariĝis Lord Boyd Orr : li donacis 5 000 £ por la konstruado de la laboratorio en granita konstruaĵo de Craibstone.
Kiam komencis la Unua mondmilito, Orr forlasis la instituton, sed revenis en 1919 kun kvar aliaj homoj por labori en la nova laboratorio. La brita registaro finfine konsentis pagi duonon de la tuta kosto. La alia duono estis donacita de D-ro John Quiller Rowett, entreprenisto kaj komercisto de alkoholaĵoj.
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la instituto Arkivigite je 2013-02-02 per la retarkivo Wayback Machine