Rozina Ruthart estas historia rakonto de Josef Kajetán Tyl, verkita subaze de legendo, rakontata en Kutná Hora.

Rozina Ruthart
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

La eventoj komenĉiĝas en 1302. La urbestro de Kutná Hora, riĉa Ruthart, havas dudekjaran filinon Rosina, kiun li dorlotis de la infanaĝo kiel reĝidinon. Elkreskis el ŝi junulino bela, inteligenta, sed fiera, kiu kapablis reteni neniun el siaj kapricoj. Post longaj jaroj ŝi revenis el Prago al Kutná Hora kaj aranĝis balon. Ĉiuj junuloj flirtis ĉirkaŭ ŝi krom la urba skribisto, 24-jara Vítek, kiu dediĉis sian atenton nur al sia fianĉino Anjo.

Rozina ofendiĝis. La sekvan tagon ŝi sendis serviston por venigi la junulon, ke ŝi bezonas liajn servojn. La vizitoj ripetiĝis, la junulo enamiĝis al ŝi, sed foje li aŭdis antaŭ la pordo, ke ŝi interparolas kun juna grafo, ili reciproke promesis al si la amon kaj geedziĝon kaj ridis pri Vítek. Samtempe ili interkonsentis, kiel aranĝi, ke la urbo, fidela al la reĝo Venceslao, submetiĝu al imperiestro Albreĥto kaj transdonu al li sian arĝenton.

Vítek furioze invadis la ĉambron kaj mortigis la grafon. Tio iĝis preteksto por la imperiestro ataki la urbon kun granda armeo. Rozina transiris en la imperiestran tendaron, pro kio lia patro malbenis ŝin.

La defendantoj nokte venenis la rivereton, el kiu la sieĝanta armeo trinkis, kaj la paralizitajn trupojn dispelis (la sieĝado kaj dispelo estas historiaj faktoj). Rozina estis kaptita, severe juĝata kaj punita de sia propra patro. (Laŭ legendo enmurigita, sed la verkisto elektis pli mildan finon).