Ruĝa Arbaro

La ruĝa arbaro (ukraine: Рудий ліс, ruse: Рыжий лес) estas la regiono ĉirkaŭ la nuklea centralo de Ĉernobilo. Ĝi konsistas el pli-malpli 10 kvadrataj kilometroj ĉirkaŭ la damaĝita nuklea reakciujo.

Ruĝa Arbaro
Geografia regiono
Monteto Ruĝa Arbaro
Monteto Ruĝa Arbaro

LandoUkrainio
- koordinatoj51° 22′ 48″ N, 30° 2′ 57″ O (mapo)51.38011111111130.049080555556Koordinatoj: 51° 22′ 48″ N, 30° 2′ 57″ O (mapo)



Ruĝa Arbaro
Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Red Forest [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La nomo "ruĝa arbaro" devenas de la koloro de la pinoj mortintaj por alta kvanto de radiado post la nuklea akcidento de Ĉernobilo, kiu okazis la 26-an de aprilo 1986. La arboj iĝis ruĝbrunaj.[1]

Homoj faligis tiujn arbojn kaj enterigis ilin en "rubaĵtombejoj", dum la purigado post la akcidento.[2]

La ruĝa arbaro estas unu el la regionoj de la mondo, kie radioaktiveco estas plej alta nuntempe.[3]

ReferencojRedakti

  1. Wildlife defies Chernobyl radiation, by Stefen Mulvey, BBC News April 20, 2006.
  2. Chernobyl's continuing hazards, by Stefen Mulvey, BBC News
  3. "Chernobyl - Part One" publisher=BBC News | Last Updated: Tuesday, 4 April 2006

Eksteraj ligilojRedakti

Koordinatoj: N