La Ruĝdorsa turdo, Turdus rufopalliatus, estas birdospecio membro de la familio de Turdedoj en Ameriko. Ĝi estas endemia de la deklivaro de Pacifiko en Meksiko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝdorsa turdo
Ruĝdorsa turdo
Ruĝdorsa turdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Turdus
Specio: T. rufopalliatus'
Turdus rufopalliatus
(Lafresnaye, 1840)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Tiu specio similas al la disvastigata parenco Migra turdo laŭ ĝenerala aspekto, sed ĝi estas iomete pli malgranda nome 21.5 al 24 cm longa,[1] kun mezaveraĝaj enverguro de 39.4 cm kaj pezo de 74 g.[2] Ĝi ricevas nomon laŭ la plenkreska ruĝeca aŭ olivruĝeca supra dorso, kiu kontrastas kun grizecaj kapo, nuko kaj pugo. Ankaŭ la brusto kaj flankoj estas ruĝecaj. La ventro kaj subvostaj kovriloj estas blankaj; la gorĝo estas blanka kun multaj nigraj strioj. La beko kaj okulringo estas flavaj. Inoj estas kutime iom pli senkoloraj ol la maskloj. Junuloj, kiel aliaj junaj turdoj de la genro Turdus, estas punktitaj sube; ili estas pli brunaj kaj havas palajn punltojn supre.

La subspecio de la insuloj Islas Marías, troviĝanta ankaŭ ĉe San Blas, Nayarit, estas foje konsiderata separata specio, Grajsona turdo, Turdus graysoni (Ridgway, 1882). Ĝi aspektas kvazaŭ "senkolorigita", kun malmulte da ruĝa nuanco.[3]

La kanto estas malrapida kaj trileca, kun ripetado de frazoj.[1][2] Ekzemplo estas "gvidele lu lu friirlii..."[2] La alarmalvoko estas longa, milda, descenda fajfo,[2] "ĉiuutiuu".[1] Aliaj alvokoj similas al tiu de la Migra turdo; la flugalvoko estas pli fajna.[1][2]

Teritorio kaj habitato redakti

La Ruĝdorsa turdo loĝas en sekaj deciduaj arbaroj, inklude bordojn, kaj eĉ en hom-plantitaj habitatoj, je altecoj el grunde al altajarboj. Ties ĉefa teritorio etendas el sudorienta Sonora al sudorienta angulo de Oaxaca laŭlonge de la marbordo kaj ĉe elfluejo de Río Balsas. La izolitaj populacioj de Meksikurbo kaj Oaxaca estas probable descendaj el eskapitaj kaĝobirdij.[1] Nombroj da vagantoj atingis la landlimajn ŝtatojn de Usono, kie ili ofte troviĝas ĉe laŭriveraj arbaroj.[2]

Kutimaro redakti

Tiu specio estas pli timida ol la Migra turdo.[2] Vintre ili ofte formas arojn. La dieto estas tipa de turdoj: nome frukto kaj senvertebruloj, ĉefe insektoj. Ankaŭ reproduktado similas al tiu de aliaj turdoj de la genro Turdus. La ovoj estas blankecaj kun tre ruĝbrunaj markoj.[1]


Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Howell, Steve N. G.; Webb, Sophie. (1995) A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America. Oxford University Press, p. 591. ISBN 0-19-854012-4.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 Sibley, David Allen. (2000) The Sibley Guide to Birds. Alfred Knopf, p. 406. ISBN 0-679-45122-6.
  3. Howell, Steve N. G.; Webb, Sophie. (1995) A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America. Oxford University Press, p. 591–592. ISBN 0-19-854012-4.