Ruĝtura montpasejo

La Ruĝtura montpasejo (alinome Boica-montpasejo, rumane Pasul Turnu Roșu) estas montpasejo en la Sudaj Karpatoj, en Rumanio. La montpasejo dividas la Fogaraŝ-montaron kaj la Seben-montaron. Tiu trafluas la rivero Olt.

akvarelo de Miklós Barabás – 1831)

Nomorigino redakti

Ĝia nomo venas el fortikaĵo, kiun konstruis la transsilvaniaj saksoj el ruĝetaj ŝtonoj en la 14-a jarcento. La fortikaĵo estis menciita unuafoje en 1383. La malnovan Ruĝan turon neniigis inundo de rivero Olt en 1533. Oni konstruis tiam similan fortikaĵon en proksimo de vilaĝo Bojca.

Historio redakti

Jam la romia imperiestro Trajano gvidis parton de sia armeo kontraŭ Decebál. La montpasejo estis grava milita punkto. Tie okazis gravaj militoj (Karolo la 1-a (Hungario) malvenkis kontraŭ Basarab la 1-a (1330); tra la pasejo militiris (1395) Luksemburga Sigismundo al Nikapolo. La turkoj tie invadis Hungarion en plurfoje (1437, 1442, 1443).

Imre Thököly tie penetris per sia armeo Transsilvanion. Tie okazis du hungaraj venkoj en 1849 kontraŭ la rusoj, aŭstroj (1849), fine la aŭstroj tie (Lüders) tie penetris denove Hungarion. Fine de la hungara liberecbatalo de 1848-49, tie fuĝis restaĵo de la hungara armeo (al Turkio).

Tie okazis gravaj bataloj inter la hungara kaj rumana armeoj (1916).