Migra rubio

(Alidirektita el Rubia peregrina)

Migra rubio (Rubia peregrina L.) estas planto en la familio Rubiacoj. Oni ne miksu ĝin kun tinktura rubio (Rubia tinctorum L.) kies radiko estis uzata por tinkturi tolojn.

Migra rubio

Priskribo redakti

La kvarangula tigo posedas etajn pikilojn, kiuj ebligas ĝin grimpi. Ĝi kreskas ĝis 120 cm. Ĝiaj lancetformaj dentaj folioj estas sesilaj (sen petiolo) kaj verticilaj (grupigitaj inter 4 ĝis 8). Ili mezuras de 4 ĝis 6 cm.

La etaj 5-petalaj floroj (pli malpli 2 mm) estas flavetaj kaj grupigitaj en cumoj ĉe la fino de longaj pedunkloj.

La planto floras inter junio kaj aǔgusto. Ĝi estas hermafrodita (ambaǔseksa).

La glataj beroj estas pulporiĉaj, ili koloriĝas de verdo al nigro kiam ili maturiĝas.