Ruby Ridge estis loko de 11-taga sieĝo en la jaro 1992, en la kantono Boundary County (Lima kantono, pro la landlimo de Usono ĉe Kanado), Idaho, apud la vilaĝo de Naples. Ĝi ekis en la 21a de Aŭgusto, kiam policanoj de la United States Marshal Service (Usona ĝendarmaro) iris pri la arestado de Randy Weaver, kiu havis aresto-juĝordonon por lia foresto en la juĝejo. Origine, estis juĝo kontraŭ li, pro akuzoj de neleĝa uzado de pafiloj. La registaro donis al li 3 kontraŭdirajn juĝ-datojn, kaj Randy Weaver kredis ankaŭ, ke la registaro volis detrui lian vivon (parto de unu de la registaraj planoj), sekve Randy Weaver rifuzis kapitulaci. Lia familio kaj lia amiko, Kevin Harris, rezistis kun li. La Hostage Rescue Team (Ostaĝa Savteamo) de la Federacia Buroo de Enketado rilatiĝis dum la disvolviĝo de la sieĝo.

Foto pri Vicki Weaver, farita de observo-fotilo.

Dum la USMS-skotisto de la bieno de la familio Weaver, 6 usonaj marŝaloj (ĝendarmaranoj) renkontis la 14-jaraĝan filon de Randy, kiu nomiĝis Sammy, en arbaro proksime de la familia domo. Interpafado okazis. Deputy U.S. Marshal (ĝendarmarano) William Francis Degan, Sammy Weaver, kaj la hundo de la familio Weaver (kiu nomiĝis Striker), ĉiuj mortis kiel rezulto. En la posta sieĝo de la loĝejo, gvidita fare de la Federacia Buroo de Enketado, la edzino de Randy, kiu nomiĝis Vicki, estis mortigita per FBI-kaŝpafado. Ĉiuj mortoj okazis en la unuaj du tagoj de la sieĝo. La sieĝo kaj alfrontiĝo estis finfine solvitaj fare de civilaj intertraktantoj. Kevin Harris kapitulacis kaj estis arestita la 30-an de aŭgusto. Weaver kaj liaj tri filinoj kapitulacis la venontan tagon (la 31-an).

Weaver kaj Harris poste estis akuzitaj rilate diversajn federaciajn krimojn, inkluzive de antaŭpensita hommortigo, pro la morto de Degan. Harris estis malkondamnita de ĉiuj akuzoj, kaj Weaver estis malkondamnita de ĉiuj akuzoj krom la origina kaŭciokondiĉmalobservo pro la pafilaj akuzoj kaj pro la sopirado de sia origina juĝ-dato. Ili lin monpunis 10 000 USD, kaj ili lin kondamnis al 18 monatoj en malliberejo, kreditita kun sia tempo jam servita kaj plie pliajn 3 monatojn. Ili lin liberis post 16 monatoj.

Dum la federacia juĝado de Weaver kaj Harris, la advokato de Weaver, kiu nomiĝis Gerry Spence, akuzis la agentejojn implikitajn en la okazaĵo pri krima delikto, precipe la Federacia Buroo de Enketado, la USMS (Usona ĝendarmaro), la ATF (Agentejo de Alkoholo, Tabako, kaj Pafiloj), kaj la United States Attorney's Office (Usona Departemento de Justico) de Idaho. Ĉe la fino de la juĝado, la Departemento de Justico formis la Ruby Ridge Task Force (Taĉmento de Ruby Ridge) por esplori la akuzojn de Spence. Redaktita kaj publike publikigata HTML-versio de la raporto farita fare de la Ruby Ridge Task Force levis demandojn pri la konduto kaj reguloj de ĉiuj partoprenantaj agentejoj. La Departamento de Justico poste publikigis pli kompletan PDF-version de la raporto.

Kaj la familio Weaver kaj Harris alportis juĝaferojn kontraŭ la federacia registaro pri la interpafado kaj sieĝo. La familio gajnis eksterjuĝejan kompromison de 3 100 000 USD en aŭgusto 1995. Post multaj apelacioj, al Harris estis premiita kompromiso de 380 000 USD en septembro 2000.

Por respondi publikajn demandojn pri Ruby Ridge, la Senate Subcommittee on Terrorism, Technology and Government Information (Senata Subkomisiono sur Terorismo, Teknologio kaj Registaro-Informoj) okazigis demandosesiojn inter la 6-a de septembro kaj la 19-a de oktobro 1995, kaj poste emisiis raporton apoganta la reformon de la federacia polico, por malhelpi ripeton de mortoj, kiel en Ruby Ridge, kaj por restarigi la publikan fidon je federacia polico. Notiĝis ke la Ruby Ridge-okazaĵo kaj la Waco-sieĝo (1993) implikis multajn el la samaj agentejoj, kaj iujn el la sama personaro. La Government Accountability Office (Oficejo pri Respondigo de Registaro) ankaŭ faris revizion de federaciaj reguloj pri la uzo de mortiga perforto, publikigante ĝin en 1995.

En 1997, la Boundary County-prokuroro akuzis kaŝpafiston Lon Horiuchi (de la Federacia Buroo de Enketado) pri mortigo antaŭ ol la statuto de limigoj por la akuzo povis eksvalidiĝi; la kazo, Idaho kontraŭ Horiuchi, estis proponita al federacia tribunalo, kiu havas jurisdikcion super federaciaj agentoj. La kazo estis malakceptita pro la supereco-paragrafo. La Usona Tribunalo de Apelacioj por la Naŭa Cirkvito (United States Court of Appeals for the Ninth Circuit) regis en 2001 ke Horiuchi povus esti juĝita pro ŝtatakuzoj. Sed nova kantona prokuroro, kiu nomiĝis Brett Benson kaj estis elektita en 2000, malakceptis la kazon, dirante, ke estas neverŝajne, ke la ŝtato povos pruvi la krimajn akuzojn. La decido de Benson estis polemika.

La okazaĵoj kiuj okazis ĉe Ruby Ridge, kaj la policrespondo dum la Waco-sieĝo ĉirkaŭ ses monatojn poste, estis cititaj fare de komentistoj kiel kataliziloj por la Oklahoma City-bombado fare de Timothy McVeigh kaj Terry Nichols.

Vidu ankaŭ redakti