Rucandio [ruKANdjo] estas submunicipo kaj municipo en la nordo de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko La Bureba.

Rucandio
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09593
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 69  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 45′ N, 3° 33′ U (mapo)42.751666666667-3.5422222222222Koordinatoj: 42° 45′ N, 3° 33′ U (mapo) [+]
Alto 802 m [+]
Areo 32,63 km² (3 263 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Rucandio (Provinco Burgoso)
Rucandio (Provinco Burgoso)
DEC
Rucandio
Rucandio
Situo de Rucandio
Rucandio (Hispanio)
Rucandio (Hispanio)
DEC
Rucandio
Rucandio
Situo de Rucandio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rucandio, Burgos [+]
vdr

Geografio redakti

 
Enirejo al Rucandio.
 
Hozabejas.
 
Huéspeda.
 
Ojeda.
 
Ruinoj de la preĝejo de Sankta Laŭrenco, Ojeda.

Ĝia municipa teritorio, kiu enhavas ses loĝlokojn nome Herrera de Valdivielso, Hozabejas [ozaBEĥas], Huéspeda, Madrid de las Caderechas, Ojeda [oĤEda] kaj Rucandio (kiel ĉefurbo), okupas totalan areon de 32,63 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 64 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 450 loĝantojn el la 1940-aj jaroj.

Ĝi distas 60 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas sur la Valo de Caderechas [kadeREĉas].

La 88 % de ĝia municipa teritorio (2 861,06 hektaroj) estas protektita de la birdoprotekta areo ZEPA Sierra de la Tesla-Valdivielso, kiu klopodas protekti la habitaton de jenaj birdospecioj: ansergrifo (Gyps fulvus), blua cirkuo (Circus cyaneus), perknoptero (Neophron percnopterus) kaj ruĝbeka montokorvo (Pyrrhocorax pyrrhocorax). En la teritorio abundas kverkoj kaj pinoj, dum ĉefaj kultivoj estas fruktoĝardenoj. Tiukadre abundas ankaŭ montarbestoj, kiel kapreoloj kaj aproj (enspezofonto per ĉasado) kaj la raraj krucbekuloj, inter aliaj birdoj.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Ĝi apartenis al la loka kvaropo Cuadrilla de Rojas, unu el sep dividaĵoj de la Merindad de Bureba apartenanta al la partido de Bureba, nome reĝa jurisdikcio kun propra vicurbestro.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Maria kaj vinkeloj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti