Rudolf-insulo
La Rudolf-insulo (ruse остров Рудольфа) estas la plej norda insulo de la Lando Francisko Jozefo kaj kun surfaco de 297 km² la 7-a plej granda insulo de la insularo. Ĝi estis malkovrita dum la aŭstra-hungara nordpolusa ekspedicio (1872-1874) kaj estis nomita por la kronprinco Rudolfo de Habsburgo-Loreno, originale fare de Julius Payer Kronprinz-Rudolph-Land. Sur la insulo troviĝas Kabo Fligeli, plej norda punkto de Eŭrazio.
Rudolf-insulo | ||
---|---|---|
insulo | ||
Akvejo | Arkta oceano | |
Insularo | Lando de Francisko Jozefo | |
Geografia situo | 81° 46′ N, 58° 56′ O (mapo)81.76722222222258.933333333333461Koordinatoj: 81° 46′ N, 58° 56′ O (mapo) | |
| ||
Longo | 25,4 km | |
Larĝo | 15,1 km | |
Areo | 297 km² | |
Plej alta loko | 461 m | |
Loĝantaro | (neloĝata) | |
Situo de la Rudolf-insulo (ruĝe) en la norda Barenca maro | ||
La insulo estis elirpunkto por polusaj ekspedicioj fine de la 19a jarcento kaj komence de la 20a jarcento (Teplic-golfo). Umberto Cagni (1863-1932) eliris el tiu insulo en Aprilo 1900 kun la celo atingi la punkton de la Norda Poluso; lia ekspedicio malsukcesis en sia celo atingi ĝin, sed la 25an de aprilo 1900 Cagni kaj liaj subuloj atingis la plej nordan punkton atingitan de esplorado ĝis tiam, nome 86° 34′ N.[1]
La rusa polusesploristo Georgij Sedov (1877-1914) mortis proksime al al Rudolf-insulo kaj estis tie entombigita.
Polusa stacio
redaktiEn somero de 1932, en kadro de la Dua Internacia Polusjaro, oni konstruis en okcidento de la insulo meteologian (veteran) stacion sur kabo, norde de la Teplic-golfo. Tie travintrumis kvar personoj (inter ili N.F. Balabin). La stacio funkciis ekde somero de 1936 ĝis 1942 kaj de 1947 ĝis 1995. La stacio servis en 1937 kiel bazo de la rusa polusa ekspedicio Ivan Papanin. Okaze de tie, oni konstruis alflugejon por Tupolev-ANT-6-avuiadiloj.
Notoj
redakti- ↑ Luigi Amedeo of Savoy, Duke of the Abruzzi. (1903) On the "Polar Star" in the Arctic Sea. New York City, NY: Dodd, Mead and Co.