Rudolf VON LIDL (naskiĝis en la 1860-aj jaroj) estis aŭstra esperantisto kaj oficisto.

Rudolf von Lidl
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Dum jardekoj ekde 1912 li propagandis Esperanton, unue en tiama Aŭstria Silezio, kie li fondis kaj prezidis Esperanto-grupon en Teŝino. Poste li laboris en Stirio kaj en Salzburg. Li dediĉis sian tutan tempon kaj multan monon al Esperanto. Ofte li gvidis kursojn aŭ paroladis.