Rueda de Jalón [RŬEda deĥaLON] estas municipo de Hispanio, en la nordo de la komarko Valdejalón kies ĉefurbo estas La Almunia de Doña Godina, en la centro de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Rueda de Jalón
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50295
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 323  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 38′ N, 1° 16′ U (mapo)41.6331026-1.2747344Koordinatoj: 41° 38′ N, 1° 16′ U (mapo) [+]
Alto 301 m [+]
Areo 107,370554 km² (1 073 7.0 554 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Rueda de Jalón (Provinco Zaragozo)
Rueda de Jalón (Provinco Zaragozo)
DEC
Rueda de Jalón
Rueda de Jalón
Situo de Rueda de Jalón
Rueda de Jalón (Hispanio)
Rueda de Jalón (Hispanio)
DEC
Rueda de Jalón
Rueda de Jalón
Situo de Rueda de Jalón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rueda de Jalón [+]
vdr

Geografio redakti

Rueda de Jalón estas municipa teritorio en la nordo de la komarko Valdejalón, kie ĝi estas norde de Lumpiaque. Ĝi estas sur la valo de la rivero Jalón.

La loĝloko Rueda de Jalón mem estas je 48 km okcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 301 msm. Ĝi estas ĉe la rivero Jalón kaj transe estas pli granda loĝloko Lumpiaque (A-122); paradokse tiu havas tre malgrandan municipan teritorion, dum Rueda de Jalón (ŝoseo A-2304) tre grandan kompare.

Historio redakti

 
Restaĵoj de la kastelo.

Araboj kreis reton por irigacio kaj loknomon. La vorto "Rueda" ŝajne devenas de la araba ruta aŭ rutba ( روطة , doganejo), kio indikas la gravon de la loko por kontroli la aliron al la ĉefurbo Zaragozo. La kastelo ludis gravan rolon ekzemple en la jaro 934 kiam an-Nāṣir povis aliri al Zaragozo, nur post konkeri Ruta. Simile poste, dum la invado de almoravidoj en 1110 kaj posta konkero de Zaragozo en 1118. Post diversaj sanĝoj la loko estis konkerita por kristanoj fare de la aragona reĝo Alfonso la 1-a kaj sekvaj reĝoj donis la lokon al diversaj senjoroj.

La loĝantaro post la kristana konkero restis grandparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo. En 1610 la islamdevena loĝantaro estis definitive forpelita, kio rezultis en la forigo de centoj da moriskoj, nome ekonomia kaj demografia krizo.

Rueda de Jalón demografie kreskiĝis ekde la dua duono de la 19-a jarcento. Profite de la internacia manko pro la filoksero en Francio, kreskiĝis la kultivado de vitejoj.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Rueda de Jalón oni malaltiĝis ĝis nunaj 317 loĝantoj.

Ekonomio redakti

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo kaj brutobredado, kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Altiraĵoj estas tre diversaj, nome la restaĵoj de la kastelo kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti