La Ruhi Instituto estas eduka institucio, komence sub la aŭspicio de la Nacia Spirita Asembleo de la bahaanoj en Kolombio.

La bahaa komunumo antaŭvidas integran procedon de edukado el kiu rezultos "civilizacio kaj progreso - tio estas registaro, administrado, bonfarado, komercado, artoj kaj metioj, sciencoj, grandaj inventoj kaj eltrovoj kaj ellaboritaj institucioj, kiuj estas la agadoj esencaj por la homaro” kaj “la edukadon de ĉiuj anoj de la socio.”[1] Arbab, Correa kaj de Valcarcel en la 1970-aj jaroj unue establis FUNDAEC-on en Kolombio kiel provon krei por tiaj celoj novan instruplanon. Kerna por ilia laboro estis la principo ke la esenco de la homaro estas spirita kaj ke helpi aliajn akiri spiritecon kondukos al avanco de la civilizacio.

De ĉi tiuj radikoj evoluis la Ruhi Fondaĵo (nomita per la nomo de la patro de la patro de Farzam Arbab kaj la nomon de David Ruhe) kiel parto de pli larĝa procedo de komunuma evoluado inter la bahaanoj de Kolombio, unue en la urbo Puerto Tejada apud Cali en la departemento Cauca. La Ruhi Instituto poste falis sub la gvidadon de la Nacia Spirita Asembleo de la bahaanoj de Kolombio. Ekde 1992 ĝi estis registrita kiel la “Ruhí Fondaĵo”, laŭleĝe sendependa neprofitcela organizaĵo.

Ruhi-kursoj aperis en vasta gamo da studcirkloj ankaŭ en diversaj aliaj landoj. Rezulte la materialoj inkluzivas ekzemplojn de kelkaj kulturoj. Ekde la fino de la 1990-aj jaroj la eduka procezo ĉirkaŭ la Ruhi Instituto vaste evoluis kiel metodo por avancigi komunumojn.

La tutmonda gvidinstitucio de la Bahaa Religio, nome la Universala Domo de Justeco, rimarkis la progreson de tiu agado, kaj ekde la fruaj 2000-aj jaroj plejparto de la Naciaj Spiritaj Asembleoj elektis adopti la kursmaterialojn de la Ruhi Instituto por la uzado en siaj landoj. La celo de la kursoj de la Ruhi Instituto estas “elvoki transforman lernosperton pere de lernantocentrita, spertobazita kaj kunlabora aliro ofertita de privataj monitoroj anstataŭ profesiaj instruistoj aŭ fakuloj.”[1]

La kursoj estas adaptitaj por funkcii kun naturaj grupoj de lernantoj. La kursoj aplikas la koncepton “esti kaj fari” kaj la koncepton de “agi kaj pripensi” kiel kernan lernostrategion.

La materialoj preparita de la Ruhi Instituto koncentriĝas je la bahaaj skriboj kaj helpas la partoprenantojn kompreni tiujn tekstojn sur tri diversaj niveloj: La unua nivelo estas tiu de baza kompreno - kompreni la signifon de la teksto. La dua nivelo rilatas al la apliko de la tekstoj al diversaj realmondaj situacioj. Fine la tria nivelo pritraktas la implicojn de la diversaj citaĵoj je aliaj flankoj de bahaa kredado kaj agado.

La kursoserio de la Ruhi Instituto estas konceptita laŭ tri cikloj, kiuj ĉiuj koncernas la spiritan kaj moralan povigon de la kredantoj. La unua ciklo koncentriĝas je tio ke la individuo servu en sia medio surbaze de la instruoj de la Kredo. La dua ciklo estas dediĉita al la individuo kaj la komunumo kaj la tria kovras la individuon kaj la socion.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Stephan Z. Mortensen (Majo 2008). The Ruhi Institute curriculum: A qualitative study (PhD). Capella University. ISBN 9780549615446 UMI 3311298