Ruhnu (svede kaj germane Runö) estas malgranda insulo en la Balta Maro, en la Golfo de Rigo, Estonio.

Ruhnu
insulo [+]

AkvejoBalta maro

Supermara alteco28 m [+]
Koordinatoj57° 48′ N, 23° 15′ O (mapo)57.823.25Koordinatoj: 57° 48′ N, 23° 15′ O (mapo)
Areo11,9 km² (1 190 ha) [+]
Loĝantaro127 [+] (1-a de januaro 2017)
HorzonoUTC+02:00 [+]

Ruhnu (Tero)
Ruhnu (Tero)
Situo de Ruhnu

Ruhnu (Estonio)
Ruhnu (Estonio)
DEC
Ruhnu
Ruhnu

Ruhnu (Balta maro)
Ruhnu (Balta maro)
DEC
Ruhnu
Ruhnu

Map
Ruhnu
Vikimedia Komunejo:  Ruhnu [+]
vdr

Ruhnu situas 40 km okcidente de la latva Kolka kaj 96 km al la estona Pärnu. La insulo grandas nur ĉ. 11,4 km² kun malgranda vilaĝo, kies ligna preĝejo estis konstruita en 1644.

Mapo de Ruhnu el 1798

Post kolapso de la Cara imperio, la loĝantoj de la insulo verkis leteron por la sveda reĝo kaj petis akcepton de Ruhnu en la svedan ŝtaton. La reĝo rifuzis tion kaj proponis al la loĝantoj elekti inter Estonio kaj Latvio. Ili decidis por Estonio, ĉar tie ekzistis sveda malplimulto. Ĝis la 2-a mondmilito, la insulon loĝis estonaj svedoj, kiuj fuĝis antaŭ la ruĝa armeo la 4-an de aŭgusto 1944. La svedoj vivis tie minimume dum 700 jarojn. (Unua mencio de la svedaj loĝantoj venas el 1341.)

Nun sur la insulo loĝas ĉ. 60 estonoj kaj provizoraj laboristoj. Nur tiuj personoj rajtas uzi motorhavajn veturilojn, dum la somerumantoj ne.

La insuleto havas flugkonekton al Pärnu kaj Kuressaare, po semajno.

Eksteraj ligiloj redakti