Rumana Esperanto-Societo

la unua esperantista organizaĵo en Rumanio (1907-1947)
(Alidirektita el Rumana Esperantista Societo)

Rumana Esperanto-Societo - rumane Societatea Română de Esperanto, hungare Román Eszperantó Társaság kaj germane Rumänische Esperanto-Gesellschaft - estis la unua esperantista organizaĵo en Rumanio. Ĝia fondo en 1907 estas esence ligita al la bakteriologo Gabrielo Robin. En 1908 ekaperis la gazeto „Rumana Esperantisto“, redaktata de Gabrielo Robin kaj de Ion Giuglea, kaj unu jaron pli poste, en 1909, organiziĝis la unua nacia Rumana Esperanto-Kongreso. Poste, ĝis 1914 aparte grava asocia motoro iĝis Alexandre Teodorescu, sed la Unua Mondmilito draste interrompis la agadon - ankaŭ Alexandre Teodorescu mortis kiel soldato en 1916. Inter la du mondmilitoj la agado restariĝis, sekretario en tiu periodo interalie estis Henriko Harabagiu - ankaŭ li mortis milite, pro bombatako de la Dua Mondmilito en 1944. Estis precipe li kaj lia fratino Giselle Harabagiu kiuj inter la mondmilitoj organizis la ĉiujarajn naciajn Esperanto-kongresojn en Rumanio. En Socialista Rumanio, proklamita en 1947, Esperanto-agado estis strikte malpermesata, tial movada agado ne eblis ĝis la Rumana Revolucio de 1989.

Rumana Esperanto-Societo
Societatea Română de Esperanto
Román Eszperantó Társaság
Rumänische Esperanto-Gesellschaft
Emblemo de Rumana Esperanto-Societo
Lando Granda Rumanio
Tipo landa Esperanto-asocio
Fondiĝo 1907
vdr

La en 1990 fondita Esperanto-Asocio de Rumanio komprenas sin kiel daŭriganto de tiu unua nacia esperantista organizaĵo.

Vidu ankaŭ redakti