Gabrielo Robin

Gabriel ROBIN (esperantigita Gabrielo Robin), naskiĝis la 24-an de marto 1869 en Alexandria, mortis la 26-an de decembro 1911, estis doktoriĝinta rumana bakteriologo kaj fondinto de Rumana Esperanto-Societo (RES) en 1907.

Gabrielo Robin
Gabriel Robin.PNG
Persona informo
Naskiĝo 24-an de marto 1869 (1869-03-24)
Morto 26-an de decembro 1911 (1911-12-26) (42-jara)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rumanio
Okupo
Okupo esperantisto
Information icon.svg
vdr

Robin estis esperantisto de 1905. Li verkis plurajn lernolibrojn kaj gramatikojn, flugfoliojn, diversajn artikolojn. Fondinto kaj subtenanto de eldonejo „Editura Esperanto“ (1907) kaj post unu jaro de la gazeto „Rumana Esperantisto“. Ĉeforganizinto de la unua Rumana kongreso en 1909. Kun multaj aliaj RES-anoj li partoprenis en 1910 la 4-an bulgaran E-kongreson en Sofio kaj la fondon de dunacia organo Danubo. Li lernis la brajlan abocon kaj instruis Esperanton al blinduloj. Post la Antverpena Universala Kongreso (UK) en 1911 li faris planon „Kiel verdigi Rumanion en unu jaro“, sed lia tro frua morto ĉesigis liajn laborojn.

Eksteraj ligilojRedakti