Rusta muzeo (Kiŝinevo)

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Rusta muzeo (rumane Rugina & Co, ruse РЖАвЧИНАХ, angle Rust in ranks) troviĝas en Kiŝinevo, Moldavio, norde de la lago de Izvor-parko ĉe Ghidighici-senelirejo.

Rusta muzeo
vdr

Temoj redakti

Kreis la tuton la moldavaj artistoj Nicolae Ischimji (* 1944) kaj Valeriu Moşcov (* 1947): temas pri areeto subĉiela kun metalskulptaĵoj rustantaj kaj rustiĝantaj per kio oni igas priridendaj ĝenantajn burokratiismajn strukturojn. Fakte videblas centre objekto duone draka duone skribmaŝina kiun nutras homaj figuroj. Inspiron por tio ĉerpis la artistoj en la tempo de glasnost kaj perestrojko: fakte ĝi ekis en 1985.

Saviĝo redakti

Tiu ĉi speciala muzeo bezonas saviĝon kaj kelkaj muzeeroj jam pli ol intencite estas kadukaj. Spertuloj kiel Eliane Bots, Aurelian Dănilă, Ghenadie Jalobă, Ron Sluik, Vladimir Bulat, Octavian Eşanu kaj Irina Grabovan substrekis la gravecon de tiu ĉi unika kolekto.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti