Tondilbekulo

(Alidirektita el Rynchops)

La Tondilbekuloj, aŭ Rinkopedoj, estas eta familo de birdoj similaj al la ŝternoj en la ordo ĥaradrioformaj, kiu inkludas ankaŭ la vadbirdoj, mevoj kaj aŭkoj. Tiu ĉi familio konsistas el tri specioj kiuj troviĝas respektive en Suda Azio, Afriko kaj Ameriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tondilbekulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Rinkopedoj Rynchopidae
Genro: Tondilbekulo ' Rynchops '
Specio: Tondilbekulo '' Rynchops ''
= Linnaeus 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Oni vidu la taksonomion Sibley-Ahlquist por alternativa klasado. La genro nome Rynchops estas ankaŭ skribita kiel Rhynchops (ekzemple en kelkaj de la lastaj eldonoj de la verkoj de Linnaeus), kvankam la unua versio estas taksonomie valida, kaj estas la originala de Linnaeus.

Priskribo redakti

La plej rimarkinda eco en la tri specioj estas, ke ili havas multe pli longan suban bekomakzelon kaj eĉ iom pli mallarĝan. Ili nutras sin per malalta flugado super la akvosurfaco havante la pinton de tiu suba makzelo en la akvo kaj la tutan bekon tondilforman por preni etajn fiŝojn. Ili estas mezgrandaj akvobirdoj (de 36 ĝis 46 cm) de longaj kaj pintaj flugiloj kaj mallongaj kruroj.

Ili estas tropikaj kaj subtropikaj specioj, kiuj loĝas ĉe grandaj riveroj kaj aliaj akvejoj ĉefe internaj. La ino demetas 3-6 ovojn en sabla strando kaj kovas la ovojn. Ĉar la tri specioj estas limigitaj al siaj nestoteritorioj, tiuj specioj estas minacataj pro ĝenado ĉe tiuj nestejoj. Unu specio, la Hindia tondilbekulo estas konsiderata vundebla de la Ruĝa listo de IUCN pro destruo kaj malbonigo de lagoj kaj riveroj kie la specio manĝas.

Listo de specioj kaj sub-specioj redakti

 
Afrika tondilbekulo (Rynchops flavirostris) en Ugando

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti