Sámuel Kastriener

germana ĵurnalisto

KASTRIENER Sámuel (kastriner) estis ĵurnalisto, redaktoro, tradukisto naskita en Temeŝvaro la 16-an de oktobro 1871 kaj mortinta en Temeŝvaro la 23-an de oktobro 1937.

Kariero redakti

Sámuel Kastriener finis siajn studojn en Budapeŝto en 1890. Li loksidiĝis en Bukareŝto kaj li fariĝis kunlaborinto de Bukarester Lloyd. De 1897 li laboris en la redakcio de gazeto Temesvarer Zeitung, inter 1902 kaj 1912 li redaktis la spritaĵgazeton Die Posaune. Li fondis en 1903 la gazeton Temesvarer Volksblatt kaj li redaktis ĝin ĝis 1919. En 1912 kune kun Mihály Pogány, posedanto-redaktoro de gazeto Temesvári Hírlap li fondis la Presartinstituton Hunyadi.

Verkoj redakti

  • Emlékezés a régi Temesvárra, artikolserio, Temesvári Hírlap, 1929-1931;
  • Krieg in Asien (Tv. 1917);
  • Weitere Verlustlisten (Tv. 1931)

Fonto redakti