Sámuel Zsigmondy

Sámuel Zsigmondy [ŝAmuel ĵigmondi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Zsigmondy Sámuel estis hungara luterana licea instruisto, pastro. Lia plej konata filo estis Vilmos Zsigmondy.

Sámuel Zsigmondy [1] naskiĝis la 21-an de marto 1788 en Pilis, li mortis la 13-an de aprilo 1833 en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio).

BiografioRedakti

Sámuel Zsigmondy frekventis lernejojn laŭvice en sia naskiĝloko, Cegléd, Nagykőrös, Selmecbánya. Inter 1804 kaj 1806 li lernis en Luterana Liceo (Pozsony), poste li estis ĉefamilia edukisto. Li pastriĝis, poste en 1808 li plulernis en Universitato de Wittenberg. Hejmenveninta li denove estis ĉefamilia edukisto, en 1815 li ekinstruis en la menciita liceo. Li instruis logikon, fizikon, juron, grekan kaj hebrean lingvojn, retorikon, poezion, etikon, statistikon, hungaran historion. Lia plej konata lernanto estis Mór Jókai ekde 1835. Li verkis diversajn lernolibrojn.

Elektitaj kontribuojRedakti

  • Inferiae in honorem et memoriam Danielis Stanislaides (Pozsony, 1823)
  • Grammatica graeca (Pozsony, 1826)
  • Grammatica Hebraea (Vieno, 1828)
  • Historia Hungariae (Pozsony, 1829)

FontojRedakti