BRASSAY Sándor (braŝai) estas rumania hungara agronomo, fakverkisto naskita en Tulgheş la 29-an de julio 1930.

Kariero redakti

Brassay studis en unitariisma kolegio de Kluĵo, havigis diplomon de agronomo de la Agrikultura Altlernejo de Kluĵo. Ĝis 1962 li laboris en Kluĵo kiel tersistematiganto, poste en provinco en agrikulturaj kooperativoj. De 1968 li iĝis kunlaboranto en Baia Mare de la entrepreno pri katastro kaj tersistematigo. Li publikis en rumanlingvaj fakrevuoj: Analele Institutului de Cercetări pentru Economia Agrară, Revista de Geodezie, Cadastru şi Organizarea Teritoriului, Probleme de Economie Agrarăkaj en la hungara lingvo en la gazetoj Falvak Dolgozó Népe, Bányavidéki Fáklya, Előre.

Libro redakti

  • Talajvédelem, területrendezés, földmérés (kune kun Elek Frankel , 1979).

Fonto redakti

  • Romániai Magyar irodalmi lexikon.