CSAJÁGHY Sándor [pr. ĉja:gi] estis hungara romia katolika episkopo, eklezia verkisto naskiĝinta en Kisbács la 6-an de aprilo 1810 kaj mortinta en Temeŝvaro la 7-an de februaro 1860.

Kariero

redakti

Csajághy ekde 1836 estis kapelano en Baja, poste li laboris en la porpastroeduka centro de Peŝto, en 1844 li prelegis eklezihistorion en Kalocsa. Ekde 1846 li estis ĉefepiskopa sekretario kaj titulara kanoniko, en 1851 episkopo de Csanád. Li donacis 60 000 Ft-ojn por reguligo de Tibisko.

Verkoj

redakti
  • Vegyes művei (I-III. eldonis Csiky Gergely, Temesvár, 1870-72.:
  • I. Értekezések,
  • II Püspöki körlevelek,
  • III. Költemények).
  • Magyar Életrajzi Lexikon