KELETI Sándor estis hungara verkisto, redaktoro, publicisto naskita en Magyarzsombor la 22-an de marto 1906 kaj mortinta en Kluĵo la 3-an de aŭgusto 1975. Li estis la pli aĝa frato de László Keleti.

Kariero

redakti

Sándor Keleti estis interna kunlaboranto de Új Kelet de Kluĵo, poste de Erdélyi Hírlap de Arado, de 1926 li estis redaktoro de la semajngazeto Hétfő Reggel, de 1931 de la A Nap. Li publikigis en Brassói Lapok, Bukaresti Lapok, A Másik Út, Új Szó, Korunk, Népszava kaj Pesti Napló. De 1957 li estis kunlaborinto de novaperinta Korunk.

Verkoj

redakti
  • Próféták útján (poemvolumo, Gyulafehérvár 1923);
  • Keleti Sándor kék könyve (Spectator, helpe de Zoltán Franyó, Dániel Nagy, Iván Ormos, Arad–Kv. 1925);
  • Front (kontraŭmilita antologio, Kv. 1932).