Sándor Reményi (ĵurnalisto)

REMÉNYI Sándor [reme'nji] estis hungara ĵurnalisto, redaktoro, verkisto naskita la 13-an de majo 1901 en Szinérváralja kaj mortinta la 20-an de januaro 1963 en Oradea.

Biografio redakti

Sándor Reményi finis la mezlernejon en Satmaro (1919). Li iĝis ĵurnalisto (Keleti Újság, Aradi Magyarság kaj Brassói Lapok). En 1930 li loksidiĝis en Salonta kaj li redaktis la Szalontai Lapok, poste redaktis la Reggeli Újság (1933), kiu estis malpermesita baldaŭ, kaj li estis mistraktita grave pro la kritiko pri la polico. Li perdis tiam ankaŭ sian vidkapablecon. Ekde majo de 1933 li estis kunlaboranto de Az Újság kaj de la Nagyszalontai Lapok (1935-40). Post la apero de judleĝoj li ne povas plu verki, sed li eskapis de deportado. Ekde printempo de 1945 li redaktis la gazeton Népszabadság, poste en Oradea en Új Élet la rubrikon Szalontai Élet (Salontaa Vivo). Post sia pensiuliĝo li translokiĝis al Oradeo.

Memstaraj verkoj redakti

  • Szerelem (studo, Nagyszalonta 1932);
  • Színek, képek, könyvek (noveloj, kun antaŭparolo de Dezső Zágoni, en unua eldono en Budapest, poste kun enkonduko de István Gábor en Nyíregyháza kaj Salonta en 1935-36 entute en naŭ eldonoj).

Fonto redakti

  • Romániai Magyar Irodalmi Lexikon