Sándor Szénássy

SZÉNÁSSY Sándor (se:na:ŝi) estis hungara instruisto, ano korespondanta de MTA (1871) naskita en Ákos la 24-an de aprilo 1828 kaj mortinta en Peŝto la 29-an de novembro 1872.

Kariero redakti

Szénássy komencis siajn studojn en Debrecen, sed pro la hungara revolucio de 1848 li devis interrompi ĝin. Li estis dum pluraj jaroj ĉedoma instruisto, en jaroj 1857 – 59 li studis filologion en Pest (urbo), poste li iĝis instruisto en kolegio de Eperjes. En 1860 li fariĝis instruisto, poste direktoro ĝis sia morto de la evangelia gimnazio de urbo Pest.

Verko redakti

  • Latin nyelvtan (I – II., Pest, 1863 – 64);
  • Latin olvasókönyv (Pest, 1871);
  • A latin nyelv és dialektusai (Pest, 1872)

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon