Sándor Szilágyi (ĵurnalisto)
Sándor SZILÁGYI (laŭ kutima hungara sinsekvo SZILÁGYI Sándor [sila:dji]) estis hungara verkisto, ĵurnalisto naskita en Arado la 18-an de decembro 1883 kaj mortinta en Budapeŝto en decembro de 1944.
Sándor Szilágyi | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 18-an de decembro 1883 en Arad | |
Morto | 30-an de novembro 1944 (60-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto redaktoro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio
redaktiSándor Szilágyi estis instruisto kaj vivis longtempe eksterlande. Hejmenveninte li estis la sekretario de Landa Publikkultura Konsilio, la prezidanto de Asocio Vajda János. Li redaktis la gazeton Műveltség (Erudicio) kaj inter 1921 kaj 1944 la sciencdisvastigan semajngazeton Vasárnapi Könyv (Dimanĉa libro). La 10-an de novembro 1944 la Gestapo arestis lin kaj en la unuaj tagoj de decembro oni murdis lin.
Verkaro
redakti- Mint a főnixmadár (romano, Bp. 1920);
- Lavotta János. A kor és az ember (Bp., 1930);
- Apák és fiúk a válság viharában (Bp., 1942).