Søren Peter Lauritz SØRENSEN estis dana biokemiisto kiu enkondukis la koncepton pri pH, iu skalo por mezuri acidecon kaj alkalecon. Li gradiĝis en la Universitato de Kopenhago kaj estis aparte aktiva en la kampo de proteino-analizoj kaj en la studo de la termodinamikaj aspektoj de la kemio de la proteinoj. Li ankaŭ estas konata pro sia formaldehida titradoMetodo de Sørensen.

Søren Peter
Lauritz Sørensen
Dana biokemiisto, kies famo enkondukis la koncepton de pH, iu maniero mezuri la alkalecon kaj acidecon de la akvo.
Dana biokemiisto, kies famo enkondukis la koncepton de pH, iu maniero mezuri la alkalecon kaj acidecon de la akvo.
Persona informo
Søren Peter Lauritz Sørensen
Naskiĝo 9-a de januaro 1868
en Havrebjerg, Danio
Morto 12-a de februaro 1939
en Kopenhago, Danio
Ŝtataneco Danio vd
Alma mater Universitato de Kopenhago
Familio
Infanoj Arthur Arnholtz vd
Profesio
Okupo kemiisto vd
Laborkampo biokemio vd
Doktoreca konsilisto Sophus Mads Jørgensen vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Søren Sørensen estis filo de kamparanoj kaj komencis siajn universitatajn studojn havante 18 jarojn. Li komencis siajn studojn en la medicina fakultato, sed sub la influo de la kemiisto Sophus Mads Jørgensen (1837-1914) li transiris al la kemia fakultato. En 1900 li iĝis membro de la ‘’’Reĝa akademio pri sciencoj kaj beletroj’’’ en Danio.[1]

Dum sia doktoraj studoj pri kemio, li laboris kiel asistanto en la kemia laboratorio de la ‘’’Dana Politeknika Instituto’’’, en iu esploro pri la dana geologio kaj ankaŭ kiel konsultisto por la ‘’’Reĝa ŝipkonstruejo’’’. Li edziĝis dufoje kaj lia dua edzino, Margrethe Høyrup Sørensen, kunlaboris kun liaj studoj. El 1901 ĝis 1938, Sørensen estis estro de la prestiĝa ‘’’Karlsberga Laboratorio’’’, en Kopenhago.

Dum li tie studadis, li esploris la efikon de la jonaj koncentriĝoj sur la proteinoj kaj, ĉar la koncentriĝo de hidrogenaj jonoj estis aparte grava, li enkondukis la pH-skalon en 1909. La artikolo en kiu li enkondukis la skalon (uzante la notacion pH) publikiĝis en Francio, Danio kaj Germanio.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. La ‘’’Reĝa akademio pri sciencoj kaj beletroj’’’ en Danio, estas fondita de la reĝo Kristiano la 6-a, en 1742.