S.W.I.F.T., mallongigo de la angla nomo Society for Worldwide Interbank Financial Telecommunication (esperante Societo por tutmonda interbanka telekomuniko), administras tutmondan reton per kiu bankoj kaj aliaj financaj institucioj interŝanĝas mesaĝojn pri financaj transakcioj. Je decembro 2001 ĝi interligis pli ol 7.000 financajn instituciojn en 194 landoj, kaj taksas ke ĝia reto portas transpagajn mesaĝojn de averaĝa valoro de pli ol ses trilionoj da usonaj dolaroj ĉiutage. En 2000 SWIFT portis ĉ. 1.200.000.000 mesaĝojn.

SWIFT
emblemo
organizaĵo
Komenco 1973 vd
Geografia situo 50° 44′ 4″ N, 4° 28′ 43″ O (mapo)50.7344444444444.4786111111111Koordinatoj: 50° 44′ 4″ N, 4° 28′ 43″ O (mapo)
Lando(j) Belgio vd
Sidejo La Hulpe
SWIFT (Belgio)
SWIFT (Belgio)
DEC
SWIFT
SWIFT
Map
SWIFT
Membro de OpenAPI Initiative vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo cooperative with limited liabilities
vdr

SWIFT estas koopera societo laŭ belga juro, posedaĵo de siaj membraj institucioj, kun oficejoj ĉie en la mondo. Ĝia ĉefstabejo lokiĝas en La Hulpe, apud Bruselo, Belgio.

Fondita en Bruselo en 1973, kun la subteno de 239 bankoj en 15 landoj, SWIFT komencis estigi komunan lingvon por financaj transakcioj, partigatan datenbankan sistemon, kaj tutmondan komunikan reton. Ĝi estigis fundamentajn operacajn procedojn, regulojn pri kompensodevo, ktp., en 1975, kaj sendis la unuan mesaĝon en 1977.

La sendataj mesaĝoj redakti

La transportataj informoj estas tre diversaj, ekzemple ĝiro aŭ konfirmo de devizo-kontrakto.

Por tiu komuniko estas uzataj tiel nomataj mesaĝtipoj (MT) kiu havas triciferan numeron indikantan la tipon de la informo. Ekzemple la numeroj komenciĝantajn per 3 estas konfirmoj, konkrete 300 estas devizo-konfirmo. La konsisto estas tiel, ke marko (angle tag) en la formo ":" + numero + eventuala litero + ":" indikas la specon de informero (ekzemple la daton de plenumo; ":72:" estas libera teksto) kaj tuj sekvas la informero mem, finata per nova linio (sed ne ĉiu nova linio markas finon de informero).

BIC redakti

La partoprenantoj ricevas de S.W.I.F.T. kodon nomatan BIC (Bank Identifier Code aŭ Business Identifier Code), ankaŭ konata kiel S.W.I.F.T.-kodo. Ĝi havas jenan konsiston:

  • 4 literoj indikas la unuopan partoprenanton
  • 2 literoj indikas la landon laŭ
  • 2 literoj aŭ ciferoj indikas la urbon

Por indiki filion oni povas uzi la urbokodon, sed pli disvastiĝis uzo de branĉokodo, tio estas tri ciferoj kaj / aŭ literoj sufiksaj al la 8-karaktra BIC. Ĝi havas la avantaĝon, ke la partoprenanto povas mem decidi pri ĝia uzo, do ankaŭ por departemento aŭ - tial la granda nomspaco - por kliento. Ĉi tio signifas, ke la banko plusendas resp. ricevas la mesaĝon al / de kliento, kiu ne havas propran S.W.I.F.T.-aliron. 8-karaktraj BIC sen branĉokodo estas kompletigataj al 11 karaktroj per "XXX".

Eksteraj ligiloj redakti