Sabloinsulo (Nov-Kaledonio)
Sabloinsulo (france: Île de Sable, angle: Sandy Island) estas fantoma insulo kiu situus supozeble inter Aŭstralio kaj Nov-Kaledonio. La 'insulo' videblas je la Mondmapo de Google kaj je kelkaj eldonoj de la Times Atlas of the World sed ekspedicio al la supozebla loko konkludis ke la insulo ne ekzistas.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d2/Sandy_Island_New_Caledonia.jpg/275px-Sandy_Island_New_Caledonia.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1f/New_Caledonia_and_Vanuatu_bathymetric_and_topographic_map-fr.jpg/220px-New_Caledonia_and_Vanuatu_bathymetric_and_topographic_map-fr.jpg)
Koordinatoj: 19° 13′ 30″ Sudo 159° 55′ 30″ Oriento / 19.225 °S, 159.925 °O (mapo)