Safija bint Hujaj

unu el la edzinoj de Mohamedo

Safija bint HujajŜafija bint Hujaj kaj angle literumita Safiyya bint Huyayy (en araba صفية بنت حيي) estis edzino de la profeto Mohamedo, kaj konsiderata de islamanoj kiel "patrino de la kredantoj".[1] Ŝi estis juda virino de la tribo Banu Nadir, kiu fuĝis estante 17-jaraĝa, ĉar iĝis islamanino kaj ankaŭ edzino de Mohamedo por montri al islamanoj ke ili povis edziĝi al judino.[2]

Safija bint Hujaj
Persona informo
صفية بنت حيي‎
Naskiĝo 30-an de novembro 609 (0609-11-30)
en Medino
Morto 30-an de novembro 669 (0669-11-30) (60-jaraĝa)
en Medino
Tombo Al-Baqi' vd
Religio judismoislamo vd
Familio
Patro Huyayy ibn Akhtab vd
Patrino Barra binte Samawal vd
Edz(in)o Sallam ibn Mishkam • Kenana ibn al-Rabi • Mohamedo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Safija naskiĝis en Medino, filino de Hujaj ibn Aĥtab, la estro de la juda tribo Banu Nadir. Ŝia patrino, Barra bint Samaŭal, estis de la tribo Banu Kurajŝoj, kiu estis edzino de Salam ibn Miŝkam sed divorcis iom poste.[3]

En majo de 629, la islamanoj venkis super kelkaj judaj triboj (inklude la tribo Banu Nadir) en la batalo de Ĥajbar. La tero de la Banu Nadir pasis al propraĵo de la islamanoj. Kiel konsekvenco, la kaptitaj virinoj estis disdividitaj inter Mohamedo kaj liaj sekvantoj. Safija estis atribuita al Dihĝa ibn Ĥalifa sed Mohamedo elektis ŝin por li, kaj al Dihĝa proponis du el la kuzinoj de Safija. Sekve, por plibonigi sian socian kondiĉon, ŝi konvertiĝis al Islamo kaj edziĝis kun Mohamedo, kiu volonte deziris reamikiĝi kun judoj.

Ŝi ne havigis filon al Mohamedo. Spite ŝian konverton, la cetero de edzinoj de Mohamedo mokis ŝian judan devenon. La duboj pri la fideleco de Safija al islamo kaj la suspekto, ke ŝi volis venĝi siajn mortintajn parencojn, estas temoj de la Sirah Rasul Allah. En tiuj historioj Mohamedo esprimis grandan malplaĉon pro tiaj duboj kaj reasertis la fidelecon de Safija.

Notoj redakti

  1. Stowasser, Barbara. The Mothers of the Believers in the Hadith. The Muslim World, Volume 82, Issue 1-2: 1-36.
  2. Safiyya bint Huyay, Fatima az-Zahra de Ahmad Thompson
  3. Vacca, V (1995). «Safiyya». En P. J. Bearman; Th. Bianquis; C. E. Bosworth; E. van Donzel; W. P. Heinrichs, eld. Encyclopaedia of Islam 8 (2a eldono). Brill Academic Publishers. p. 817. ISBN 9004098348. ISSN 1573-3912.