Sahih Muslim (arabe: صحيح مسلم, ṣaḥīḥ Muslim, tuta titolo Al-Musnadu Al-Sahihu bi Naklil Adli) estas unu el la Ses plej grandaj kolektoj de haditoj en sunaa Islamo, voĉa tradicio kiuj rakontas pri la vivo kaj instruoj de la islama profeto Mahomedo. Ĝi estas konsiderata la dua plej vera kolekto post Sahih Buĥari, kaj ĝi estas altestimata de la sunaaj islamanoj. Ĝi estis kolektita de Muslim ibn al-Hajjaj, ankaŭ konata kiel Imamo Muslim. Sahih tradukita estas veraĝusta.