Ṣaḥīḥ al-Bukhārī (arabe صحيح البخاري), estas la nomo kiun ricevas unu el la ses plej grandaj kanonaj hadit-kolektoj de la sunaisma Islamo. Tiuj profetaj tradicioj, aŭ hadito, estis kolektitaj de la islama erudicia perso Mohamedo ibn Ismail al-Buĥari, post longa transdonado dum generacioj. Por sunaistoj, ĝi estas unu el la plej veraj haditkolektoj kune kun Sahih Muslim kaj al-Muŭatta. En kelkaj cirkloj ĝi estas konsiderata la plej vera kaj sankta libro post Korano. Ĝi interalie entenas la liston de la kvin pilieroj de Islamo[1].

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti