Saint-Glen
Saint Glen - jen france, prononco [sɛ̃ glɛ̃], bretone Sant-Glenn - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 667 loĝantoj sur areo de 11,51 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 58 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Lannion, al la kantono Plénée-Jugon / Plened-Yugon kaj ekde decembro 2016 al la komunumaro Lamballe Terre et Mer. La teritorio havas komunan limon kun Penguily, Saint-Trimoël, Trébry, Le Mené, Le Gouray kaj Saint-Gouéno.
Saint-Glen / Sant-Glenn | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Bretonio | ||
Departemento | Côtes-d'Armor | ||
Arondismento | Dinan | ||
Kantono | Plénée-Jugon / Plened-Yugon | ||
Komunumaro | Lamballe Terre et Mer | ||
INSEE kodo | 22296 [+] | ||
Poŝtkodo | 22510 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 667 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 58 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 22′ N, 2° 31′ U (mapo)48.359444444444-2.5233333333333Koordinatoj: 48° 22′ N, 2° 31′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 150 m [+] | ||
Areo | 11,51 km² (1 151 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Saint-Glen [+] | |||
Origino de la nomo
redaktiLa nomo de Saint-Glen eble venas de la bretona lingvo "glenn", kiu signifas valon; aŭ de sankta Glen, disĉiplo de sankta Kolombano, kiu vivis en Irlando kaj Skotlando inter 580 kaj 623; aŭ de loka asketo aŭ de evangelizanto veninta de Irlando, konata per la nomo "sanctus Gallanus".
Historio
redaktiLa paroĥo de Saint-Glen, enklavigita en la episkoplando de Saint-Brieuc apartenis al la dekanlando de Coëtmieux de la episkoplando de Dol kaj estis dediĉita al sankta Stefano.
- 1790 : altigita al komunumo
- 1793 : la katolika subparoĥo de Penguily estis ligita al ĝi
- 1847 : la katolika subparoĥo de Penguily estis malligita ĉar altigita al paroĥo
- 1-an de aprilo 1973 : la komunumo de Penguily estis denove ligita al ĝi kaj Saint-Glen prenis la nomon Saint-Glen-Penguily
- 5-an de julio 1984 : Penguily refariĝis aŭtonoma kaj Saint-Glen reprenis sian malnovan nomon
Lokoj kaj monumentoj
redakti- Preĝejo Saint-Etienne kaj ties sunhorloĝo,
- Krucoj,
- Akvomuelejoj,
- Lavejoj,
- La fontano Saint-Cassé (kuraca fontano, kiu laŭ parola tradicio, malpezigas frakturojn, artikajn tordojn kaj tordetojn).