Sakura moĉio
Sakura moĉio (japane 桜餅, hepburne: sakura-mochi) estas japana dolĉaĵo. Ĝi estas farita el moĉio, rizopasto, enhavanta annon kaj estas volvita en peklita ĉerizfolio (sakuro).
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/89/Sakuramochi.jpg/220px-Sakuramochi.jpg)
La peklia folio estas sala kaj estas manĝebla kune kun la moĉio mem, malsimile al la similaspekta kverkfolia moĉio (alilingve) (japane 柏餅, kashiwa-mochi), kiu estas tegita de nemanĝebla, tro malmola folio de la kverko.
Kansaja sakura moĉio estas globa formo farita el glutinosa rizfaruno, dum tokia sakurmoĉio estas tuba formo el ne-glutinosa rizfaruno.