Salas de Bureba
Salas de Bureba [SAlas debuREba] estas loĝloko kaj municipo en la nordo de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko La Bureba.
Salas de Bureba | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09593 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 134 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 10 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 42′ N, 3° 28′ U (mapo)42.691666666667-3.4738888888889Koordinatoj: 42° 42′ N, 3° 28′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 640 m [+] | ||
Areo | 13,3 km² (1 330 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Geografio redakti
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 13,30 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 135 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 400 loĝantojn el la 1940-aj jaroj. Ili elmigris ĉefe al Burgoso kaj Bilbao.
Ĝi distas 49 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas oriente de la Valo de Caderechas [kadeREĉas] ĉe la rivero Homino.
Historio redakti
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Ĝi apartenis al la loka kvaropo Cuadrilla de Caderechas, unu el sep dividaĵoj de la Merindad de Bureba apartenanta al la partido de Bureba, nome reĝa jurisdikcio kun propra vicurbestro.
Aktualo redakti
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.
Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Maria.