Salas de los Infantes
Salas de los Infantes [SAlas delosinFANtes] estas loĝloko kaj municipo en la sudoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de la Demanda. La loknomo Salas de los Infantes estus iel komprenebla kiel Ĉambroj de la Infantoj.
Salas de los Infantes | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09600 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 970 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 64 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 1′ N, 3° 17′ U (mapo)42.023055555556-3.2813888888889Koordinatoj: 42° 1′ N, 3° 17′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 964 m [+] | ||
Areo | 31 km² (3 100 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Salas de los Infantes [+] | |||
La municipo Salas de los Infantes inkludas la loĝlokojn Arroyo de Salas, Castrovido, Hoyuelos de la Sierra kaj Terrazas.
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio okupas totalan areon de 19,83 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 40 loĝantojn. Ĝi perdis 300 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 56 km de Burgoso, provinca ĉefurbo. La urbo estas la ĉefa centro por servoj de la Sierra de la Demanda kaj havas gravan komercan kaj industrian aktivecon. La loĝloko estas je la sama distanco ŝosee el Barcelono (oriente, 530 km) kaj el Santiago de Compostela (okcidente, 530 km).
Historio
redaktiLa areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. En 974 García Fernández fondis la urbon Salas, kiu poste estis nomita de los Infantes memore al la Sep infantoj Lara, famaj pro cantar de gesta kaj en popolaj romancoj. La rakonto okazas en Salas kaj apudaj lokoj kiel Barbadillo del Mercado, Vilviestre del Pinar kaj Canicosa de la Sierra. Ĝi estis citita de Ramón Menéndez Pidal en sia verko La leyenda de los infantes de Lara.
En 1380, don Pedro Fernández de Velasco y Castañeda, senjoro de Briviesca kaj Medina de Pomar, fondis la heredlandon de Salas de los Infantes, por nobelaj familioj kiel Velasco, konestabloj de Kastilio, dukoj de Frías, grafoj de Haro, ktp.
En 1813, dum la Milito de Hispana Sendependigo, Salas de los Infantes estis la sidejo de la kontraŭfranca institucio Junta Superior de la Provincia de Burgos, estrita de la Markizo de Barriolucio.
Ekde 1927 estis Fervojo Santander-Mediteraneo, kun stacidomo en Salas, kio funkciis inter 1930 kaj 1985.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejoj, la ermitejoj, la kuŝejo de spuroj de dinosaŭroj kaj la muzeo de dinosaŭroj.