Saleina-Glaĉero (prononcu salajna, france Glacier de Saleina, germane Saleinagletscher) estas valglaĉero en la Blanka-Monto-Masivo, je la suda pinto de Kantono Valezo sur la teritorio de la komunumo Orsières en Svislando. La glaĉero havas longecon de 6,45 km, averaĝan larĝecon de 1 km kaj kovras areon de 8,57 km².

Saleina-Glaĉero
Aiguille d'Argentière, estiĝloko de Saleina-Glaĉero
glaĉero
Geografia situo CH1903: 568579 / 90648 (mapo)45.9666666666677.0333333333333Koordinatoj: 45° 58′ N, 7° 2′ O; CH1903: 568579 / 90648 (mapo)
Saleina-Glaĉero (Svislando)
Saleina-Glaĉero (Svislando)
DEC
Saleina-Glaĉero
Saleina-Glaĉero
Map
Saleina-Glaĉero
Estiĝloko Aiguille d'Argentière
Longeco 6,45 km
Larĝeco 1 km
Areo 8,57 km²
Glacikvanto 0,6 km³
Elfluanto(j) Reuse de Saleina
Dranse de FerretRodano
Jara retiriĝo/kresko 24,0 m retiriĝo en 2007
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Priskribo redakti

Saleina-Glaĉero havas sian originon je la orienta deklivo de Aiguille d'Argentière kaj Aiguille du Chardonnet, tra kiuj montoj pasas la landlimo inter Francio kaj Svislando, en alteco de proksimume 3400 m s.m.. La glaĉero fluas orienten kaj estas nutrata de tributaj firnkampoj, kiuj alfluas de la ĉirkaŭantaj montopintoj. En nordo ĝin limigas la pintoj de Aiguilles Dorées kun altecoj de ĝis 3519 m s.m. kaj Portalet (3344 m s.m.). Ĝian sudan limon formas Pointe du Grand Darray (3509 m s.m.). Ekzistas firnkovritaj sed krutaj pasejoj al la najbaraj glaĉeroj, nome Trient-Glaĉero en nordo, Tour-Glaĉero en okcidento kaj Argentière-Glaĉero en sudokcidento, ambaŭ lastaj situantaj en Francio. La mallarĝa glaĉerlango finiĝas je kruta deklivo iomete supre de 1700 m s.m.

Elfluanto redakti

El la glaĉerfrunto fontas la rivero Reuse de Saleina. Ĝi alfluas la riveron Dranse de Ferret, kiu post unuiĝoj kun la aliaj brakoj de Dranse alfluas en Martigny al la rivero Rodano.

Altmontara turismo redakti

Ĉe la suda deklivo de la glaĉero situas je alteco de 2691 m s.m. la Saleina-Kabano de Svisa Alpismo-Klubo (SAC). La kabano estas elirloko por montgrimpadoj en la nordorienta Blanka-Monto-Masivo.

Eksteraj ligiloj redakti