Salvador de Zapardiel

Salvador de Zapardiel [salbaDOR dezaparDJEL] estas municipo en la sudo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Medina (Tero de Medina) en la sudo de la provinco. Salvador de Zapardiel estas komprenebla etimologie kiel Savinto de Zapardiel alude al rivero Zapardiel.

Salvador de Zapardiel
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47219
Demografio
Loĝantaro 106  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 7′ N, 4° 52′ U (mapo)41.116666666667-4.8747222222222Koordinatoj: 41° 7′ N, 4° 52′ U (mapo) [+]
Alto 777 m [+]
Areo 26,24 km² (2 624 ha) [+]
Salvador de Zapardiel (Provinco Valadolido)
Salvador de Zapardiel (Provinco Valadolido)
DEC
Salvador de Zapardiel
Salvador de Zapardiel
Situo de Salvador de Zapardiel
Salvador de Zapardiel (Hispanio)
Salvador de Zapardiel (Hispanio)
DEC
Salvador de Zapardiel
Salvador de Zapardiel
Situo de Salvador de Zapardiel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Salvador de Zapardiel [+]
vdr
Salvador de Zapardiel en la provinco Valadolido.
La Tierra de Pinares de la provinco Valadolido, verde, sude.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio, formata de Salvador kaj la submunicipo Honcalada, okupas totalan areon de 26,24 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 110 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 70 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Muriel de Zapardiel, San Esteban de Zapardiel kaj Lomoviejo. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj ĉirkaŭita de rojoj inter kiuj Viejo, Regueras, Zapardiel kaj Caño. Tial estas naturprotekta areo.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la mudeĥara preĝejo de la 16-a jarcento.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti