La Salvadora kanario (Serinus xantholaemus) estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de kanario kaj aliajn similajn speciojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Salvadora kanario
Salvadora kanario
Salvadora kanario
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Serinus
Specio: 'S. xantholaemus'
Serinus xantholaemus
(Salvadori, 1896)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas kiel endemio nur en suda Etiopio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj arbustaroj altaltitudaj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Ĝi estas 11 cm longa malgranda, grizeca kanario kun nigra kolumo. Tiu ĝenerale senkolora grizecbruna kanario havas brilflavan gorĝon dividitan per fajna nigra brustostrio kiu utilas kiel distingilo de la specio. Dumfluge ĝi montras verdecflavan pugon. Tre ofte la nigra brustostrio estas ne tre markata kaj montras nur nigrajn punktojn en brustoflankoj.

La Flavgorĝa kanario estas simila al la ino de tiu specio kaj for de la propraj teritorioj malfacilas identigi ilin.

La voĉo estas simila al tiu de la Flavgorĝa kanario.

Tiu specio ŝajne preferas arbustaran vegetaĵaron (1,000-1,500 m), kaj estis konstatita en arbaroj de Acacia-Commiphora kaj de junipero Juniperus (inklude makisojn kaj degraditajn areojn).

Ĝi estas konata el centra Harar, norda Bale kaj central Sidamo, en suda Etiopio. Estis almenaŭ 30 fidindaj vidaĵoj el 1900, inter kiuj post-1970 vidaĵoj venis el Ŝeik Hussein, Sof Omar, Arbaro Arero, Arbaro Anferara kaj Arbaro Mankubsa-Ŭeleno, kaj Naturrifuĝejo Javello. Eble nekomuna en konata jlokoj, sed eble disvastigata kaj ne nekomuna en granda areo ne bone konata ornitologie.

Referencoj redakti