Salvatorkirche (Gera)

La Kirko Sankta Savinto (germane: Kirche St. Salvator) estas protestantisma preĝejo paroĥa sur la Nikolao-monto en la urbocentro de Gera, Germanio.

Salvatorkirche
kristana preĝejo [+]
Koordinatoj50° 52′ 38″ N, 12° 5′ 9″ O (mapo)50.8773361112.08590556Koordinatoj: 50° 52′ 38″ N, 12° 5′ 9″ O (mapo)

Salvatorkirche (Turingio)
Salvatorkirche (Turingio)
DEC
Salvatorkirche
Salvatorkirche
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Salvatorkirche
Vikimedia Komunejo:  Salvatorkirche (Gera) [+]
vdr
Preĝejo de la Savinto en Gera (2009)

Historio redakti

 
Interno je altaro kaj ambono

Sur la Monto Nikolao unue staris kapelo konsekrita al Sankta Nikolao kaj tranoktejo por almozpetaj monaĥoj. La kapelo, laŭ kiu la monto jam ekde 1333 estas nomata „je Gera sur la Monto Sankta Nikolao“, forbrulis ĉe la urbobrulego de 1686. En 1717 oni malkonstruis la ruinojn, por krei spacon por la nova preĝejo.

La baroka preĝejo mem estis konstruata en la jaroj 1717 ĝis 1720 laŭ planoj de la elektoprinca saksia landa konstruestro David Schatz, la turo tamen – post kiam oni akiris helpe de turkonstruo-loterio la bezonatajn monrimedojn – nur en la jaroj 1775 ĝis 1778 laŭ planoj de Gerardo Hofmann. Nur du jarojn poste la preĝejo estis detruita je la urbobrulego de Gera en 1780. Male al la dua tiama preĝejo en Gera, la Johanpreĝejo, la Salvatorpreĝejo estis rekonstruita en la jaroj 1781 ĝis 1783 kaj estas pro tio la ununura preĝejo en la historia urbocentro de Gera. Ĝis la konstruado de la nova Johanpreĝejo (inaŭgurita en 1885) ĝi estis la sola parokopreĝejo de Gera, krome oni entombigis tie – post kiam la malnova johanpreĝeja tombokelo, la tradicia tombejo de la grafoj de Gera, ne plu estis uzebla post la urbobrulego – en 1802 la lastan grafon de Reuß-Gera, nome Heinrich la 30-a, kaj en 1829 lian edzinon Luise Christiane von Pfalz-Birkenfeld.

En la jaro 1898 oni malkonstruis la domojn situantajn ĉe de la preĝejo kaj starigis anstataŭe la nunan reprezentativan peronon. En 1903 oni alikonstruis la internon de la preĝejo estrate de urbokonsilantaro Adolf Marsch laŭ la stilo de la secesio.

Post kiam en 2006 okazis renoviglaboroj ĉe la okcidentfasado de la Salvator-Preĝejo, oni daŭrigas la laboron pri la turo ekde aŭtuno de 2007.

Orgeno redakti

La Salvatorkirche havas dumanan pneŭmatikan Röver-orgeno, konstruita en la jaroj 1903-1905.

Dispozicio

1-a Manualo C–f3
Principal 8′
Bordun 16′
Gambe 8′
Hohlflöte 8′
Gemshorn 8′
Dolce 8′
Zartgedackt 8′
Gemshorn 8′
Octave 4′
Rohrflöte 4′
Gambette 4′
Quinte 22/3
Oktave 2′
Cornett
Mixtur
Trompete 8′
2-a Manualo
(ŝvelebla)
C–f3
Geigenprincipal 8′
Gedackt 16′
Salicional 8′
Offenflöte 8′
Fernflöte 8′
Aeoline 8′
Voix cellest 8′
Flaute amabile 4′
Viola 4′
Waldflöte 2′
Oboe 8′
Mixtur
Pedalaro C–d1
Principal 16′
Violon 16′
Subbass 16′
Gedacktbass 16′
Oktavbass 8′
Cello 8′
Flötenbass 8′
Octave 4′
Posaune 16′
  • Konektiloj:
  • Ludhelpiloj: rulŝveligilo, manregistriloj, unu libera kombinilo, kvinlaŭteco-fikspozicioj (p, mf, f, ff, tuteco), forŝaltilo de lamenregistroj, ĝeneralkombinilo.

Literaturo redakti

  • Siegfried Mues/Klaus Brodale: Stadtführer Gera. Gondrom Verlag, Bindlach 1995, ISBN 3811208217

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Salvatorkirche (Gera) » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.