Salvinorinoj estas la ĉefaj ĥemiaĵoj de la Divenista salvio (Salvia divinorum). Salvinorino A estas halucina substanco kun fortaj disociaj efikoj. Ĝi estis unue izolita en 1982. Aliaj salvinorinoj (B-F) estis identigitaj, sed ili verŝajne ne estas aktivaj.

Kemia strukturo de salvinorino A

Salvinorino A estas la plej potenta psikostimula substanco kiu ekzistas en la naturo, kun efikdozo ek de 0,2 miligramoj. Ĝi povas kaŭzi psikedelajn spertojn (vojaĝo) kiel LSD kun daŭro de kelkaj minutoj ĝis unu horo. Ekzistas preparatoj de salvio kun ĝis la dudekfoja koncentrado da salvinorino A. La konsumo aŭ la havo de plantopartoj kaj preparatoj kiuj enhavas salvinorinojn estas leĝaj en la plej multaj landoj, escepte de Germanio, Italio, Aŭstralio, Israelo kaj Danio. En Norvegio ĝi estas havebla nur per ordono.