Samaĉablo (kartvele სამაჩაბლო) estas historia loknomo kaj ankaŭ oficiala kartvela nomo de la eksa Sud-Osetia aŭtonoma provinco, la nuna Sud-Osetio. La vorto ekuziĝis per iniciato de la unua prezidento de moderna Kartvelio Zviad Gamsaĥurdia pro ideologia starpunkto, ke en Kartvelio estas oseta malplimulto, sed ne estas Osetio kiel aŭtonomio aŭ lando de osetoj. Pro tiu kialo la nomo Samaĉablo estas perceptata kiel ofenda en Sud-Osetio mem[1].

La vorto formiĝis de la familinomo de kartvelaj princoj Maĉabeli, kiuj ĝis la mezo de la 19a jarcento posedis grandajn terpecojn (ankaŭ kun etne oseta loĝantaro) en la regiono.

Ekde enposteniĝo de Miĥeil Saakaŝvili oficiala Tbiliso ne plu uzas la vorton, preferante pli neŭtralan Cĥinvala regiono.

Referencoj redakti

  1. „Anstataŭ termino Sud-Osetio oni enkondukis en larĝan uzon terminojn Samaĉablo (posedaĵo de princoj Maĉabeli) kaj Ŝida Kartli (Interna Kartlio), kio certe ne povis ne elvoki justan indignon de osetoj“ // А. Чибиров. Грузино-Юго-Осетинская война 1988-1992 гг. сквозь призму СМИ. Владикавказ, 2010.