Samba de Uma Nota Só

Samba de Uma Nota Só (anglalingve: One Note Samba) estas bosanovo-kanto de la brazila komponisto kaj muzikisto Antônio Carlos Jobim el la jaro 1959.[1] La teksto devenas de Newton Mendonça. La peco ankaŭ evoluis al ĵaza normkanto.

Strukturo de la kanto redakti

La titolo rilatas al la melodio de la peco, kiu komence estas ludata sur ununura tono, la kvinto de la baza tonalo, dum kiam la akompanakordoj ŝanĝiĝas. La kvartakta motivo ripetas sin, por poste eksoni kvarton pli alta kaj finfine denove sur la origina tono. Ĉi tiu sekvenco formas parton A de la peco. La sekva parto B konsistas el kontrasta gamomelodio, kunmetita el diversaj intervaloj.

Efikohistorio redakti

La peco apartenas al la plej famaj reprezentantoj de bosanovo kaj kontribuis al ĝia mondvasta venkiro. Multaj muzikistoj ludis respektive surdiskigis ĝin. Jobim mem publikigis ĝin en 1959 per la albumo Chega de Saudade, kunfarita kun João Gilberto. Tutmonde ĝi famiĝis per la interpretaĵo de Stan Getz kaj Charlie Byrd sur ilia komuna albumo Jazz Samba el 1962, kiu en 1963 ricevis Gremion.[2] kaj restis en la usonaj furorkanto-ranglistoj dum sepdek semajnoj, el tiuj kelkan tempon sur la pinta pozicio[3] Kiel plej fama versio anglateksta validas la versio de Sérgio Mendes & Brazil 66 kun kantistino Lani Hall.

Pluaj interpretaĵoj redakti

  • Antônio Carlos Jobim - The Composer of Desafinado, Plays (1963)
  • Eydie Gormé - Blame It On The Bossa Nova (1963)
  • Frank Sinatra kaj Antônio Carlos Jobim - Sinatra & Company (1967)
  • Ella Fitzgerald - Ella Abraça Jobim (1981)
  • Ugly Duckling - Journey To Anywhere (kiel A Little Samba)

La pecon surdiskigis ankaŭ Herbie Mann, Baden Powell de Aquino, Laurindo Almeida, Astrud Gilberto, la Modern Jazz Quartet, Michel Legrand, Al Jarreau, John Pizzarelli, Caterina Valente kaj eĉ klasikmuzika trumpetisto Maurice André.

Referencoj redakti

  1. Jobim mem angligis la titolon poste kiel One Note Samba.
  2. 1963 Grammy Awards. Arkivita el la originalo je 2011-09-28. Alirita 2011-12-22.
  3. Chris McGowan, Ricardo Pessanha Brazilian Sound: Samba, Bossa Nova and the Popular Music of Brazil 1998, p. 66