Samojeda grupo

(Alidirektita el Samojedo)
Tiu ĉi artikolo temas pri grupo da etnoj parolantaj lingvon el la samojeda lingvaro. Aparte de tio, ankaŭ ekzistas samnoma hundoraso.

La samojedoj estas grupo de popoloj en Urala lingvofamilio, parolantaj lingvon el la samojeda lingvaro. La etna grupo konsistas el nenecoj, selkupoj (vidu tekston pri la selkupa lingvo) kaj nganasanoj (vidu tekston pri la nganasana lingvo).

Geografia distribuo de Finn-ugraj, samojedaj kaj la jukagira lingvoj.
  •   jukagiraj
  •  samojedaj
  •  ugraj
  •  finnecaj
  • .

    Enecoj redakti

    • Nomoj: [f] Enets; [r] enci (malnova - jenisejaj samojedoj)
    • Popolo en Tajmira aŭtonoma distrikto. Kvanto: ĉ. 200 homoj (1992).
    • Lingvo: eneca.
    • Kredantoj: ortodoksuloj.

    Nenecoj redakti

    • Nomoj: [m] hasova; [f] Nenetz; [r] nenci (malnova - samojedoj, jurakoj)
    • Popolo en Arĥangelska, Tjumena kaj Krasnojarska regionoj ( Rusia Federacio). Totala kvanto: 34 mil (1992).
    • Lingvo: neneca.
    • Kredantoj: ortodoksuloj, parto de tradiciaj konfesoj.

    Nganasanoj redakti

    • Nomoj: [m] nja; [f] Nganassans; [r] nganasani
    • Popolo en Krasnojarska regiono ( Rusia Federacio); 1,3 mil (1992).
    • Lingvo: nganasana.
    • Kredantoj: ortodoksuloj, parto de tradiciaj konfesoj.

    Selkupoj redakti

    • Nomoj: [f] Selkoups; [r] selkupi (malnova - ostjako-samojedi)
    • Popolo en Rusia Federacio, Tjumena, Tomska kaj Krasnojarska regionoj; 3,6 mil (1992).
    • Lingvo: selkupa.
    • Kredantoj: ortodoksuloj.

    Vidu ankaŭ redakti

    Eksteraj ligiloj redakti