La nganasana lingvo (nganasane ня’’, IFA:[næʔ]) estas lingvo de la nganasanoj. En 2002, ĝi estas atestita gepatra lingvo de 505 homoj sur la sudokcidentaj kaj mezaj partoj de la Tajmira duoninsulo. La lingvojn uzas nur olduloj, dum junuloj uzas la rusan lingvon pro la interetnaj geedzecoj kaj sukcesoj en la medio, profesio.

Nganasana lingvo
lingvo • moderna lingvo
samojeda lingvaro
Parolantoj 125
Skribo cirila alfabeto
Lingva statuso 4 severe endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 nio
  Glottolog ngan1291
Angla nomo Nganasan
Franca nomo nganassane
vdr

La lingvo apartenas al la samojeda lingvaro, ĝiaj plej proksimaj parencoj estas la neneca lingvo kaj la eneca lingvo. La nganasana lingvo havas du ĉefajn dialektojn: la avaman kaj vadejevan.

La lingvo havas 18 vokalojn kaj 20 konsonantojn, krom tio ĝi riĉas je diftongoj.

Skriba lingvouzo redakti

Pro la eta nombro de la ngasanoj, oni ne kreis por ili skribitan formon por la lingvo en la 1930-aj jaroj, kiam oni enkondukis en la Sovetunio cirilan alfabeton por la aliaj nordaj samojedaj lingvoj. Oni provis krei ĝin en la 1990-aj jaroj, post disfalo de la Sovetunio.

Eksteraj ligiloj redakti