Samseksemo kaj taoismo

Estas malfacile determini unu solan pozicion de la samseksemo ene de taoismo, ĉar la termino "taoismo" estas komune uzata por priskribi malsamajn tradiciaj religiojn, ekde organizataj movadoj kiel Quanzhen ĝis la ĉina tradicia religio, inkluzive de filozofia skolo. La plimulto de la kredantoj loĝas en Ĉinio kaj en la disaj ĉinaj komunumoj tra la tuta mondo, tial la sinteno de la taoistoj pri la samseksemo kelkfoje reflektas la principojn kaj seksajn normojn de pli ampleksa ĉina socio.

La taoista tradicio subtenas ke la homoj benzonas energiojn de la virinoj, kaj inverse, por altiri la ekvilibron, plenecon kaj transformiĝon. Ili pensas ke tiuj ĉi energioj pli bone akireblas per la aliseksamaj rilatoj. Ĝenerale estas nekonsilinde uzi la pasian esprimon pri samseksemo ĉar ili kredas ke ĝi ne kondukas al homa pleneco.

Taoismo emfazas la rilatojn inter jingo kaj jango: du malaj fortoj kiuj subtenas la harmonion pere de ekvilibro. Pro tio, aliseksameco estas konsiderata kiel la emocia kaj fizika rezulto de la harmonia balanco inter jingo kaj jango.

Vidu ankaŭ redakti