San Cristóbal de Segovia
San Cristóbal de Segovia [SankrisTObal deseGObja] estas municipo en la sudoriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierras de Segovia (Teroj de Segovio) en la sudo de la provinco. La loknomo San Cristóbal de Segovia estas etimologie komprenebla kiel Sankta Kristoforo de Segovio.
San Cristóbal de Segovia | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40197 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 152 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 496 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 57′ N, 4° 5′ U (mapo)40.951944444444-4.0755555555556Koordinatoj: 40° 57′ N, 4° 5′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 074 m [+] | ||
Areo | 6,35 km² ( 635 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo San Cristóbal de Segovia [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio estas formata de loĝlokoj Montecorredores, El Terradillo kaj San Cristóbal de Segovia. Ĝi okupas totalan areon de 6,35 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 3 102 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed male en la lastaj jardekoj ĝi fakte akiris preskaŭ 3 000 el la 1900-aj jaroj pro sia funkciado kiel serva urbo de la provinca ĉefurbo.
Ĝi distas nur 5 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Segovia, La Lastrilla, Trescasas, Sonsoto, Montecorredores, El Terradillo, Tabanera del Monte kaj Palazuelos de Eresma.
Historio
redaktiEstas restaĵoj de antaŭromia kaj romia epokoj. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
La plej frua dokumento en kiu aperas menciita la loko montris ĝin kiel Sant Christoval aŭ aliliterume mallongige Sant Xval, kaj datas de la 1a de Junio 1247, kaj tie ĝi estis konsiderita kvartalo de la ĉefurbo Segovio.
En 1862/63 San Cristóbal estis aligita al Palazuelos laŭ la nomo San Cristóbal de Palazuelos. Ĝi sendependiĝis de la municipo Palazuelos de Eresma, kies submunicipo ĝis tiam ĝi estis, la 25an de Novembro 1999.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado kiel dormurbo kaj de servoj plej ekgravis.
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la ermitejo. La preĝejo estas tute nova.