San Esteban de Litera

San Esteban de Litera [sanesTEban deliTEra] (katalune Santisteva de Llitera)[1] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la okcidento de la komarko La Litera (kies administracia ĉefurbo estas Binéfar dum la ĉefurbo por histori-kulturaj aferoj estas Tamarite de Litera) apartenanta al la oriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

San Esteban de Litera
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 22512
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 620  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 54′ N, 0° 20′ O (mapo)41.9050.32694444444445Koordinatoj: 41° 54′ N, 0° 20′ O (mapo) [+]
Alto 420 m [+]
Areo 71,897187 km² ( 718 9.7 187 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
San Esteban de Litera (Provinco Ŭesko)
San Esteban de Litera (Provinco Ŭesko)
DEC
San Esteban de Litera
San Esteban de Litera
Situo de San Esteban de Litera
San Esteban de Litera (Hispanio)
San Esteban de Litera (Hispanio)
DEC
San Esteban de Litera
San Esteban de Litera
Situo de San Esteban de Litera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Esteban de Litera [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas en la okcidento de la komarko La Litera, inter la riveroj Noguera Ribagorzana oriente kaj Cinca okcidente, sude de la rivero Sosa.

La municipa teritorio limas norde kun Azanuy-Alins, oriente kun Tamarite de Litera, kaj sude kun Binéfar en la komarko.

Aktuale la municipo estas formita per la jenaj loĝlokoj: San Esteban de Litera kaj nune senhomejo Rocafort.

La loĝloko San Esteban de Litera mem kiel sidejo de la municipo (586 msm)[2] estas je 84 km oriente de Huesca. Ĝi estas komunikata laŭ la regiona ŝoseo A-133 norde kun Azanuy, kaj sude kun Binéfar, kaj laŭ la montara ŝoseo A-2216 kun Peralta de Calasanz nordoriente.

Historio redakti

San Esteban de Litera estis konkerita kaj rekonkerita inter fino de la 11-a kaj 12-a jarcentoj. Ekde islama epoko estis kastelo.

La nuna municipo estis rezulto de la kunigo de la ĝistiamaj du municipoj en 1970-aj jaroj.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe San Esteban de Litera kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 586 loĝantoj (2022).[3]

Aktualo redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo, forstado kaj brutobredado (porkoj, ŝafoj kaj bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la jenaj:

  • Preĝejo, ermitejo kaj kapeloj.
  • Ponto, domegoj, turo.
  • Naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Laŭ Decreto Legislativo 2/2006, de 27 de diciembre, del Gobierno de Aragón, por el que se aprueba el texto refundido de la Ley de Delimitación Comarcal de Aragón
  2. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  3. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio redakti

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo San Esteban de Litera en la hispana Vikipedio.