Cebrones del Río

(Alidirektita el San Juan de Torres)

Cebrones del Río [zeBROnes delRIo] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de La Bañeza (Tero Banjeza), en la suda centro de la provinco. Cebrones del Río estas komprenebla etimologie kiel Zebruloj de la Rivero, alude al tipo de naturaj ĉevaloj iam vivantaj en Iberio, el kiuj portugaloj nomis la sudafrikajn zebrojn, kaj el kio deriviĝis aliaj loknomoj kiel Cebreros, Pedrafita do Cebreiro, kaj multaj aliaj en Hispanio kaj Portugalio. Pri la nomo en la blazono videblas du tiaj praĉevaloj super rivero.

Cebrones del Río
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24769
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 435  (2023) [+]
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 15′ N, 5° 50′ U (mapo)42.257777777778-5.825Koordinatoj: 42° 15′ N, 5° 50′ U (mapo) [+]
Alto 758 m [+]
Areo 21,24 km² (2 124 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cebrones del Río (Provinco Leono)
Cebrones del Río (Provinco Leono)
DEC
Cebrones del Río
Cebrones del Río
Situo de Cebrones del Río
Cebrones del Río (Hispanio)
Cebrones del Río (Hispanio)
DEC
Cebrones del Río
Cebrones del Río
Situo de Cebrones del Río

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cebrones del Río [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; La Bañeza sude, centre, violkolora.
Ponto super la rivero Órbigo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Cebrones del Río, San Juan de Torres kaj San Martín de Torres, okupas totalan areon de 21,21 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 423 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 200 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 52 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun La Bañeza, Regueras de Arriba, Valdefuentes del Páramo, Zotes del Páramo, Santa Elena de Jamuz, Roperuelos del Páramo kaj Quintana del Marco.

Historio redakti

Estas atestaĵoj de antaŭromia kaj romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste suferis pro la Milito de Hispana Sendependiĝo.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti