San Lorenzo de Tormes

San Lorenzo de Tormes [sanloRENzo deTORmes] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo San Lorenzo de Tormes estas komprenebla etimologie kiel Sankta Laŭrenco de Tormes, alude al la rivero Tormes. Ambaŭ konceptoj aperas en la blazono: la sanktulo kiel rosto-krado kie supozeble estis martirigita la sanktulo; kaj la rivero per ondoj.

San Lorenzo de Tormes
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05696
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 32  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 22′ N, 5° 29′ U (mapo)40.370277777778-5.4880555555556Koordinatoj: 40° 22′ N, 5° 29′ U (mapo) [+]
Alto 1 034 m [+]
Areo 14,5 km² (1 450 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
San Lorenzo de Tormes (Provinco Avilo)
San Lorenzo de Tormes (Provinco Avilo)
DEC
San Lorenzo de Tormes
San Lorenzo de Tormes
Situo de San Lorenzo de Tormes
San Lorenzo de Tormes (Hispanio)
San Lorenzo de Tormes (Hispanio)
DEC
San Lorenzo de Tormes
San Lorenzo de Tormes
Situo de San Lorenzo de Tormes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Lorenzo de Tormes [+]
vdr
San Lorenzo de Tormes en la provinco Avilo.
Ermitejo de Vallehondo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de loĝlokoj San Lorenzo de Tormes kaj Vallehondo [baĝeONdo] (Profunda Valo, tamen ĝi estas nek nek); ĝi okupas totalan areon de 14,50 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 33 loĝantojn.

Ĝi perdis 530 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 82 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun El Losar del Barco, La Horcajada, Santa María de los Caballeros, El Barco de Ávila, Los Llanos de Tormes kaj Santa María de los Caballeros.

La tereno estas inter la valoj de la rivero Tormes kaj de la rojo Caballeruelo, ties alfluanto, kaj inter kelkaj montaraj zonoj kiel Risco de la Encina norde kaj Cuerda de Montenegro sude.

La altitudo gamas inter 1320 m norde kaj 970 m borde de la rivero Tormes. La domaro estas je 1031 m super marnivelo.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Plej frua mencio estas de 1494 kiam okazis parado de kavaliroj.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti